
Esperanto-radio Muzaiko - FREE
by Jacob Nordfalk, Version: 1.2.2 tunein , 284 KB Official Site
Package name: dk.nordfalk.esperanto.radio , Last Update: 2012-12-05 02:38:09
80 ratings (4.888 average)
1,000-5,000 downloads
What's new in this version (1.2.2 tunein):
* Kelkaj havas problemojn ludi la rektajn elsendojn de Muzaiko. Ili povas nun ludi Muzaikon tra TuneIn (vd. la agordoj)
* Korektis maloftan kraŝon pro malĝusta uzado de fadenoj
* Preta por Android 4.1 Jelly Bean
* La programo ne plu interromppiĝas kiam vi startas aliajn programojn. Do, ĝenerale la ludado estas multe pli stabila.
* Speciala agordo por teni la sendratan konekton (wifi) tutrapida
* Fojfoje pluraj e
Description
Aŭskultu pli ol 10 diversajn radio-kanalojn en Esperanto!
- Muzaiko, la tuttempa tutmonda tutmojosa retradio en Esperanto, kun muziko, novaĵoj, informoj, raportoj, arkivaĵoj kaj multe pli.
- Kaliningrada E-radio (Rusio)
- 3ZZZ en Esperanto (Aŭstalio)
- Krokoloko (Ĉilio)
- Peranto
- Pola Retradio (Pollando)
- Radio Havano Kubo (Kubo)
- Radio Vatikana
- Radio Verda (Kanado)
- Varsovia Vento (Pollando)
- Verda Stacio (Ĉeĥio / Slovakio)
- Voĉoj el Japanio (Japanio)
- Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo (Germanio)
(Ĉina Radio Internacia kaj la radio de Vinilkosmo ne elekteblas, ĉar ili elsendas en ne-kongruaj formatoj)
Por ĉiu kanalo oni povas elekti ne nur inter la diversaj lastatempaj podkastoj, sed ankaŭ legi pri la podkasto kaj spekti la hejmpaĝojn de ili.
Vi povas eĉ uzi la programon kiel vekhorloĝo, tiel ke via preferata kanalo aŭtomate ekludiĝos je via preferata horo.
"La androjda radioprogramo estas tre utila, ja multe-multe simpligas la aŭskultadon de Esperantaj radioelsendoj. "
- Eventoj / Ret-Info
Se vi estas kontenta pri la programo, mi petas vin enŝalti la reklamojn de la programo kaj/aŭ donaci 1 aŭ 2 eŭrojn per https://market.android.com/details?id=dk.nordfalk.esperanto.donacoj2
Demandoj kaj proponoj por plibonigoj estas ege bonvenaj.
En la programo vi povas uzi la butonon 'Pri' por fari sugestojn aŭ demandojn kaj sendi propgramprotokolon al mi por ke mi povu solvi eventualajn problemojn.
La programo estas malfermfonta. Tiel aliaj rajtas kopii kaj kontribui al la programo. La fontokodo troviĝas ĉe http://code.google.com/p/esperanto-telefono/wiki/EsperantoRadio .
Tiuj kiuj ne uzas Guglo Play povas elŝuti la programon de tie.